Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Rozujeto sur la montdekliv'...

Rozujeto sur la montdekliv',
venu mian bruston, mia viv',
flustru al mi, ke min amas vi!
Kiel dolĉe gustas tio ĉi.

Brilas en Danub' la suna sfer',
de plezuro tremas la river',
sunon lulas la trankvila flu',
kiel mi vin, kara, sur genu'.

Kiel oni kalumnias min?
Ateisto oni krias min?
Sed jen ĝuste preĝe kultas mi,
vian koron ja aŭskultas mi.